La 10-a datreveno de Verda Stacio

04.11.2022

Malnova Verda stacio estis la unua esperanta grupo en Ĉeĥoslovakio, kiu klopodis kunigi esperantistajn profesiulojn en la kampo de kulturo. Unue la grupo ekfunkciis pere de radio-elsendoj, elsenditaj el studejo en Brno. Kaj ĉiumonate kaj poste ĉiusemajne estis elsenditaj diversaj programeroj en Esperanto. Multaj radio-elendoj estis faritaj helpe de tutlande konataj aktoroj. Tiuj homoj estis popularaj en la tuta lando- el tiama Ĉeĥoslovaka televido, teatroj, ŝtataj radio aŭ filmo. Vi povis ĝin aŭskulti per radio ondoj preskaŭ en la tuta Europo. Poste en la 60-aj jaroj de la lasta centjaro Verda stacio finis sian laboron . Bedaŭrinde.

Pri Nova Verda Stacio 

En la jaro 2012 la nova Verda Stacio kun novaj homoj neprofesiaj provis elsendi pere de interreto el la Esperanta klubo Ostrava - Vitkovice . La unuaj elsendoj estis sukcesaj , tiel homoj el la klubo ŝatis fari aliajn multajn radio-programerojn . Mi ŝatas prezenti el arkivo la unan programeron per kiu ni komencis . Estis elsendo nomita Maratono, kaj en la elsendo partoprenis mulatj membroj de la klubo Ostrava Vitkovice.

Kunlaborantoj 

Poste ni komencis kunlabori kun Rosto Čubok, Anjo Amika , Jarka Čejkova kaj elsendojn korektis Stano Marček kaj Pavol Petrik , poste ankaŭ Fejfi el Slovakio kaj Miroslav Malovec el Brno.

Unu jaro pote eksciis pri niaj elsendoj profesiuloj el Ĉina radio internacia el Pekino , tiel ili proponis al ni interesan kunlaboron. 

Poste venis aliaj kunlaboroj kaj aliaj elsendoj, ekzemple por esperanta radio Muzaiko kaj Studio en Esperanto , ili ĝis nun elsendas kaj prezentas niajn elsendojn .  

Sukcesoj 

 En la jaro 2013 ni faris kelkajn filmetojn en Esperanto kaj komencis preparadi Filmĵurnalojn. En la jaro 2014 ni faris nian unuan filmon kun aktoroj en Esperanto kaj sendis ĝin al la Filmfestivala konkurso Teo kaj Amo en Ĉinio . Ni gajnis unuan premion kaj partoprenis Premidonan ceremonion de la festivalo en Ĉinio en la urbo Hangzhou en la jaro 2015.  

 NOPROBLEM , , Noproblem estas la nomo de la muzikgrupo, kiu kunlabore kun Verda Stacio kantis en Esperanto. Membroj de Verda Stacio preparis kaj tradukis por ili kantojn el ilia propra programo, kaj Sylvain Barier el Francio , kantojn sperte esperantigis .

 en la jaro 2016 ni partoprenis UK en Nitro kaj ni faris rektan elsendon el la malfermo de la kongreso kaj multajn raportojn. ......  

Tempo post tempo

 En la jaro 2017 ni faris kelkajn filmojn en Esperanto kaj unu el ili ni sendis denove al ĉina filmfestivalo . Denove ni partoprenis festivalon en Ĉinio kaj registris multajn interesajn filmsekvencojn . Sukcesa estis nia laboro kun infanoj. kie 4 jaraĝaj infanoj parolas perfekte Esperanton. Konpreneble ege helpis al ni instruistoj de Infanĝardeno en Bartošovice  

 En la jaro 2018 ni faris aliajn interesajn filmojn kaj ankaŭ videoklipojn. En tiu jaro komecis ankaŭ fruktodona kunlaboro kun profesiuloj el Nacia Tetaro , precipe kun komponisto de la opero en Esperanto Ivan Acher , kantistino ĉefrolulino en opero Vanda Šipova. 

 Longdaŭra kaj fruktodona estas kunlaboro kun la teatra studenta grupo DOMA el la urbo Svitavy, kiuj prezentadas tetaraĵojn ankaŭ en Esperanto. Ili jam partoprenis kelkajn Universalajn Kongresojn . Ekzemple en Rejkjaviko , Nitro kaj Seulo .

 Kun DOMA ni provis fari mallongan studentan filmon Ŝlosiloj .

Vytvořte si webové stránky zdarma! Tento web je vytvořený pomocí Webnode. Vytvořte si vlastní stránky zdarma ještě dnes! Vytvořit stránky