Verda Stacio -video-podkastoj - radio en Esperanto
Verda Stacio (nova) renaskiĝis en la jaro 2012, kiel produkto de kelkej aktivuloj en la Esperanta klubo Ostrava-Vitkovice. renaskiĝo de Verda Stacio estis influita per malapero de profesiaj radioj en Esperanto ( ORF esperantaj programeroj el Vieno kaj radio Varsovio - kiel alie - por financaj kialoj!!! La unua programero-podkasto de Verda Stacio estis eldonita precize la 8-an de decembro 2012 . Poste sekvis multaj sukcesaj programeroj.
En la jaro 2013 VS komencis ankaŭ fari filmojn. Kunlaboris kun aliaj radioj en Esperanto, programerojn de VS transprenis al iliaj programoj Ĉina radio internacia kaj Muzaiko.
En la kampo de filmfarado VS atingis kelkajn sukcesojn.
1. La unua premio en la filmfestivalo Teo kaj Amo en Ĉinio (2015, 2017), filmoj en Esperanto Rememoro kaj Patrino
2. La unua premio en tutlanda filmkonkurso de amatoraj filmoj en Ĉeĥa respubliko
"České vize 2019" por la filmo en la ĉeĥa - "Čaj a láska - Teo kaj Amo" , kiu gajnis en kategorio de filmdokumentoj.
3. Kelkaj dokumentoj kunlabore kun Nacia Teatro en Prago, pri origina opero en Esperanto - Sternenhoch, kiu profesie komponis por la teatro Ivan Acher kaj al Esperanto tradukis Miroslav Malovec. La opero en Esperanto gajnis premion por la plej sukcesa teatraĵo en la jaro 2018 en Ĉeĥa respubliko . Kaj komponisto Ivan Acher akceptis premion de ĉeĥa film-akademio " Ĉesky Lev " pro filma muziko.